Esperanto kiel lingvolernilo

 

                                                                                                                                                Teruhiro Sasaki

   Hodiaŭ mi havas grandan plezuron paroli al vi pri la temo "Esperanto kiel lingvolernilo" en la lingvo Esperanto, kiun mi lernas jam dum du jaroj. Mi ŝatas lerni multajn lingvojn, tial mi aŭskultadas ĉiumatene radiokurson de diversaj naciaj lingvoj. Aŭdi diversajn lingvojn estas mia matena kutimo. Aŭskultante fremdajn lingvojn, mi kuiras, manĝas, lavas, kaj eĉ legas gazetojn. Kuirejo fariĝas mia lingvolernejo. Sed bedaŭrinde mi ne povas kontentiĝi de atingeco de tiaj lingvoj. Eĉ kiel multe mi penadis, mia matena lingvolernado ne povas plu altiĝi, t. e. ne atingis ĝis la nivelo de rusa kaj angla lingvoj. Mi ekperdadis esperon, pensante, ke estus jam ne eble ellerni lingvojn por maljunulo kiel mi. Rigardante min en spegulo, mi vidas, ke malmultiĝis haroj kaj dentoj. Mi pensis, ke mi jam ne havas potencon por lernado de lingvoj.

   Sed hazarde mi komencis legi lernolibron de Esperanto, kiun mi aĉetis antaŭe en vendejo de malnovaj libroj. Legante ĝin, Esperanto ŝajnis al mi simpla ludo, komparante kun aliaj lingvoj. Mi tuj komprenis ĉiun gramatikan bazon de Esperanto dum unu-du horoj. Poste mi tralegis lernolibron de Zamenhof "Fundamento de Esperanto". Mi legadis ĝin en trajno kaj dum diversaj malgravaj laboroj.

   En iu tempo mi trovis Biblion en Esperanto ĉe mia amiko, kiu lernis ĉi tiun lingvon en la altlernejo kaj fondis tiam klubon de Esperanto. Sed ĝi estis malpermesita en la altlernejo, kiel danĝera lingvo. Li diris al mi, ke lernado de Esperanto helpis al li en studo de aliaj naciaj lingvoj.

 Li fariĝis poste fama instruisto de germana literaturo, kvankam germana lingvo estas tre malfacila. Sed dank' al Esperanto li konkeris ne nur germanan, sed ankaŭ hebrean, grekan, latinan, danan, svedan k.a. Li donacis al mi sian Esperantan Sanktan Biblion, kiun mi legadas ĉiutage ĝis nun.

   Esperanto estas lingvo, facile lernebla. Estas tre strange, sed ĉiu nacia lingvo fieras pro sia malfacileco. Japanoj ofte fieras pro malfacileco de japana lingvo. Ĉi-tia malfacileco de nacia lingvo fariĝas mensa landlimo.

Malfacileco de japana lingvo estas psika landlimo ne nur por alilandanoj, sed ankaŭ por japanoj. Sed kiam landlimo perdos tian gravecon, naciaj lingvoj fariĝos nur nuntempaj dialektoj, kiel Oosaka-ben, Kjuŝu-ben. Sed dum landlimo havas altan takson, eĉ Esperanto estas rigardata kiel danĝera.

   Esperanto estas facila por lerni, sed ĝia profito kaŝiĝas ne nur en sia facileco, sed ankaŭ en facileco de lernado de aliaj lingvoj kun helpo de Esperanto. Mi nomas ĉi-tiun funkcion "lingvolernilo" de Esperanto.

   Kiu scias Esperanton, tiu povas lerni aliajn lingvojn tre facile kaj rapide. Esperanto havas simplan strukturon. Ĝi estas la plej racia lingvo el ĉiuj lingvoj. Rilate al gramatiko ĝi fariĝas plej simpla fundamento de ĉiuj aliaj lingvoj. Ĉiuj naciaj lingvoj havas komunan gramatikon en si. El ĉiuj lingvoj Esperanto troviĝas plej proksima al ĉi-tia komuna gramatiko. Eblas diri, ke Esperanto estas Alfa kaj Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino de ĉiuj lingvoj. Ni povas akiri fundamenton de fundamentoj por

ĉiuj lingvoj dank' al Esperanto. Kiu scias Esperanton, tiu staras sur forta bazo de lingvoj.

   Kiu scias Esperanton, tiu nepre ne perdas memfidon en malluma arbaro de komplika gramtiko de naciaj lingvoj. Li scias, kio estas grava kaj kio ne estas grava. Li scias ĉefan dorson de lingvo, tial ne ĉagrenas pri superflua bagatelaĵo. Laŭ mia okazo mi lernas longe germanan kaj francan lingvojn, sed ne ellernas ilin. Antaŭe mi riproĉis mian senkapablecon, sed nun mi ridetas pro nebezonata troa komplekseco de verboj kaj substantivoj en tiuj naciaj lingvoj. Mi povas trakti ĉi-tiun malfacilecon de naciaj lingvoj aplombe kaj trankvile, ĉar dank' al Esperanto mi scias kialon de malfacileco. Kaj malfacileco ne estas grava esenco de lingvo. Estas tre grave en la lernado kompreni esencon kaj ne timi pri neĉefaj detaloj. Esperanto forigas el ni ekcesan teruron de lingvolernado kaj ŝanĝas timon en plezuro de scio. Esperanto estas la polusa stelo, gvidanta lernantojn en densa arbaro de naciaj lingvoj. Unue, en tiu-ĉi senco ĝi povas esti grandvalora lingvolernilo.

   Due, diversaj vortaroj inter naciaj lingvoj kaj Esperanto estas tre bona ilo por lerni naciajn lingvojn. Mi aĉetis anglan, ĉinan, rusan, germanan, italan Esperanto-vortarojn. Nun estas mia granda hobio legi librojn de naciaj lingvoj kun ĉi-tiuj vortaroj. Mi povas senti freŝan signifon de nacilingvaj vortoj dank' al ekspliko per Esperanto. Tiel mi povas memori vortojn pli forte tra Esperanto. Ĉar por indo-eŭropaj lingvoj multaj vortoj de Esperanto ofte similas al la etimologio, t. e. la deveno de diversaj vortoj. Mi ofte scias devenojn de tiuj vortoj, konsultante kun Esperanto. Tio fortikigas al ni memoron de vortoj en nia cerbo.

   Trie, legi klasikajn verkojn de naciaj lingvoj kun traduko en Esperanto estas granda plezuro por mi. Nun mi legas faman verkon de Nietzsche "Tiele parolis Zaratuŝtra" germane kaj Esperante. Kiel klara fariĝas Nietzsche per Esperanto! Mi legis verkojn de Lusin ĉine kaj Esperante. Mi legis verkojn de rusaj klasikaj verkistoj en Esperanto kun freŝa ĝojo. Foje mi povas kompreni profunde rusan libron dank' al traduko en Esperanto. Esperanto al mi ŝajnas plej bona Rosettaŝtono, kiu ludis gravan rolon por legi egiptan hierogrifon. Esperanta Rosettaŝtono facile malfermas pordon de naciaj lingvoj por lingvolernantoj. Traduko en Esperanto estas bonega lernilo por studi aliajn lingvojn.

   Kvare, Esperanto havas potencon igi lernanton infano, kiu havas grandan sorbadecon de scio de ĉiuj aferoj kiel blanka papero. Infanoj estas pli kapabla por lerni lingvon ol maljunuloj. Ĝenerale parolante, estas tre malfacile lertiĝi en fremdaj lingvoj post aĝo de dudek jaroj.  Sed malgraŭ mia granda aĝo mi sukcesis lerni Esperanton tiel, kiel mi povas legi kiujn ajn librojn kaj aŭskulti radion polonian en Esperanto. Kiam mi lernas Esperanton, mi sentas kvazaŭ mi fariĝus infano, kiu estas scivola al ĉiuj ĉirkaŭaĵo por scii nomojn de ĉiuj aferoj. Por lerni novajn lingvojn tre gravas antaŭ ĉio la simpla koro de infano. Dank' al simpleco de strukturo en Esperanto ni povas reakiri freŝan sencon de infano, plena de scivolo. Ĉi-tia freŝa koro de infano estas la plej forta lingvolernilo. Mi vidas vin, estimatajn aŭskultantojn, tre junaj, ke vi ĉiuj havas infanan koron, ke vi estas simplanimaj, kiel puraj infanoj. Laŭ s-ro Kurisu Kei "Esperanto entenas econ revoluciigan", mi povas diri, ke "Esperanto entenas econ infanigan". t. e. Esperanto refreŝigas koron de lernantoj dank' al facileco kaj simpleco de gramatiko.