Cxiam en Gloro
--- Kondolence Al Kurisu Kei
(2009-05-04)
Kurisu Kei cxiam en gloro,
la amata dojen' centjara!
Pri li la informo amara
faras nin droni en doloro.

Pro lia dumviva laboro,
justamo, kontribu' bonfara.
Kurisu Kei cxiam en gloro,
la amata dojen' centjara.

Farigxis jam verda trezoro
lia agad' modelo rara,
legenda viv' neordinara.
Vivos en nia karmemoro

Kurisu Kei cxiam en gloro!